Pri la unua Konkurso de tradukoj

 

22-an de februaro 1911 en pariza teatro “Femina” gazeto “Excelsior” organizis E-feston, en kiu arda esperantisto Tristan Bernard deklaris, ke Esperanto estas sufiĉe fleksebla lingvo por  sen perdo de esprimeblecoj  partopreni en konkurso de “duobla traduko”.

  En 1911  komisiono, gvidita de Tristan Bertrand, okazigis tian konkurson, En la komisiono krom Tristan estis verkisto Abel Hermant     (membro de Franca Akademio de sciencoj en 1923) kaj verkisto kaj ĵurnalisto Alexsandre Hepp.  Abel Hermannt  disdonis propran  franclingvan tekston al 6 francaj volontuloj por traduki ĝin al lingvoj  rusa, germana, angla, itala, hispana kaj Esperanto. Post plenumo de la tradukoj li transdonis la tradukojn al 6 aliaj volontuloj, kiuj retradukis ilin en la francan.

  La ĵurio estis mirigita: la itala kaj Esperanto preskaŭ ekzakte restarigis la originalan tekston.  Ne tiom bonaj estis rezultoj de tradukoj tra la rusa kaj angla, kaj estis eraroj en traduko tra la hispana. La konkurso pruvis, ke Esperanto estas “majstroverko de logiko kaj simpleco”, kiel oni poste nomis ĝin. Dum preskaŭ 100 jaroj de tiu tempo esperanto tre riĉiĝis kaj estas nun multe pli riĉa literatura lingvo ol ĝi estis tiam.

Tristan Bernard (nask. en Francio 7-an de septembro 1866, mortis 7-an de decembro 1947) estis fama franca romanisto, dramisto kaj unu el la plej famaj humuristoj.  Li havis propran teatron en Parizo, kiu konserviĝis ĝis nun kaj nomiĝas Teatro de Tristan Bernard. Ekzistas portreto  de Tristan, pentrita de Tuluz Lotrek (Toulouse-Lautrec).

   Li fariĝis esperantisto dank’ al “beata apostolo de nuntempo sankta Ernesto Archdeacon”, kiel li nomis tiun homon.* En la 1910 en gazeto “The New York Times” aperis informo: Esperanto persiste akiras adeptojn en Francio kaj, kio estas pli signifa, multaj el ili estas verkistoj. Dramisto Tristan Bernard deklaras, ke lia sekva teatraĵo estos originale verkita en Esperanto kaj poste tradukita al la franca por la vasta publiko. “Proksimiĝas la tago, -  asertas li – kiam la franca estos simple lingva luksaĵo, sed Esperanto estos “sur ĉies langoj”. Verŝajne temas pri lia teatraĵo “Angla lingvo sen profesoro”, kiu estis prezentita  en 1950 en 35-a UK en Parizo.

*) Nia rimarko: Fama franca esperantisto estis nomata Apostolo de aŭtomobilismo, aviado kaj Esperanto (1883-1950). Esperantistiĝis en 1908, membro de la Lingva Komitato en 1932 (Vikipedio)

Bildoj:

KOMENCO